Polyglot Gathering 2024

La Esperanta traduko estas 99% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.

Oftaj demandoj

Ĉu Polyglot Gathering okazos en 2024 kaj kie?

Ĉi-jare ni pretigas por vi du eventojn:

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Kiel mi povas aliĝi? Kiom tio kostas?

Aliĝo estas malferma por Polyglot Gathering Online, biletprezoj estas listigitaj en la registriĝa paĝo.

Aliĝo nun estas malfermita por la ĉeesta Polyglot Gathering en Prago, Ĉeĥio. Biletprezoj estas en la paĝo “Kiel partopreni”.

Pri la ĉeesta Polyglot Gathering en Ĉeĥio

Ĉu mia aliĝo por la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando validos ankaŭ por Polyglot Gathering Online?

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Ĉu estos iuj lingvaj kursoj antaŭ kaj post la evento?

La informoj venos baldaŭ. Ne fogesu aboni nin en sociaj retoj por ricevi ĝisdatigojn!

Ĉu vi ricevis mian aliĝon/pagon?

Vi ricevos konfirman retmesaĝon tuj post via aliĝo. Se vi ne ricevas ĝin, sciigu nin. Kiam vi ĝiras kotizon povas daŭri kelkajn tagojn, ĝis la banko traktos ĝin. Ĉiukaze ni informos vin kelkajn tagojn post kiam ni ricevos vian pagon.

Ĉu mi bezonas vizon por iri al Ĉeĥio?

Vi povas kontroli ĉi tie vian situacion laŭ via civitaneco kaj, se necesas, akiru Schengen-vizon laŭeble plej frue.

Pri Polyglot Gathering Online

Kiun ilon ni uzos?

Ni uzos Retevent, nian propran virtualan plurlingvan reteventejon. Por pli bona uzado, ni rekomendas uzi komputilon kun drata interreta konekto, kapaŭskultilon kaj mikrofonon. Per saĝtelefonoj la eventejo foje nur limige uzeblas.

La 27-an de februaro, ĉiuj partoprenantoj ricevos retpoŝton kun ligilo al la eventejo kaj ensalutaj informoj. Nenia elŝuto de aparta komputila programo estas necesa, nur retumilon vi bezonos (Chrome aŭ Firefox estas rekomenditaj).

Ĉu la programo taŭgas por mia horzono?

Ni celas kiel eble plej igi la retan eventon tutmonda, tial ni strebas organizi programon taŭgan por pluraj horzonoj.

Ĉiuj prelegoj estos registritaj kaj spekteblaj post la evento. La reta eventejo plue estos malferma dum monato post la fino de la reta Polyglot Gathering.

Kion mi ricevos per mia bileto por la reta evento?

Aldone de la oficialaj eventaj datoj de Polyglot Gathering Online (29a de februaro ĝis 3a de marto), kiam okazos vivelsendaj prelegoj kaj plurlingvaj lingvoekzercejoj, la reta eventejo plu haveblos dum monato post la evento! Tie vi povos spekti la registritajn prelegojn kiujn vi maltrafis.

Ĉu mia aliĝo por Polyglot Gathering Online validos ankaŭ por la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando?

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Ĉu biletoj por Polyglot Gathering Online estas repageblaj?

Biletoj por Polyglot Gathering Online ne estas repageblaj.

Ĉu vi ricevis mian aliĝon?

Tuj post aliĝo vi ricevos konfirman retpoŝton. Se ĝi ne alvenos, kontrolu vian retpoŝtkeston.

Pri ambaŭ eventoj

Ĉu mi povas kontribui al la programo?

Jes, ni akceptas proponojn por prelegoj kaj atelieroj (45-minutaj sesioj). Prelegoj povas esti en ajna granda lingvo kaj en pluraj malgrandaj. La prelegantoj devas esti motivitaj de la ideo kundividi sian pasion kun komunumo de lingvemuloj. Bonvolu plenigi ĉi tiun formularon por sendi vian proponon por Polyglot Gathering Online.

Mi scipovas nur unu lingvon. Ĉu mi rajtas partopreni?

Jes! Kvankam Polyglot Gathering estas por lingvemuloj, ne estas minimuma kvanto da lingvoj, kiujn partoprenantoj devas paroli. Se vi rigardas la pasintjaran programon (aŭ la pasintfojajn videojn) kaj vi pensas, ke vi ĝuus ĉi tian aranĝon, do vi estas bonvena partopreni. La kvanto da lingvoj, kiujn niaj partoprenantoj scipovas, varias inter 1 kaj >30, kun mediano de 6.

Kiujn lingvojn vi uzas dum Polyglot Gathering?

Ĉiuj partoprenantoj de Polyglot Gathering havas profilon kun listo de lingvoj, en kiuj ili volas komuniki. Ne malofte okazas, ke oni ŝanĝas lingvon meze de konversacio kiam aliĝas nova homo. La plej oftaj lingvoj estas la angla, hispana, germana, franca, rusa kaj Esperanto. Ne surpriziĝu, se la homoj ĉirkaŭ vi foje parolas en lingvo, pri kiu vi eĉ ne aŭdis antaŭe. Plej multaj prelegoj estas en la angla, sed ankaŭ aliaj lingvoj estas uzata. La lingvo de ĉiu prelego estas indikita en la programo.

Ĉu tio estas alia Poliglota Konferenco?

Ne, Polyglot Conference (Poliglota Konferenco) estas alia evento organizata de niaj amikoj Richard Simcott kaj Alex Rawlings, kiu kutime okazas ĉiujare en alia lando, kaj nun rete. Ambaŭ aranĝoj strebas kunigi poliglotojn kaj lingvemulojn kaj ebligi al komunumo de plurlingvuloj kuniĝi kaj kundividi sian pasion por lingvoj. Ni tre ĝojos ricevi partoprenantojn, kiuj estis en Polyglot Conference kaj ni ŝatus denove renkonti aliajn lingvoŝatantojn.

Aliĝi al Polyglot Gathering 2024