Bratislavo bonvenigos en junio 2017 pli ol 400 poliglotojn el la tuta mondo!

Komence de junio okazos en la Ekonomika universitato de Bratislavo monda evento: Poliglota kunveno (Polyglot Gathering), dum kiu ĉiujare renkontiĝas lingvoŝatantoj. Ili averaĝe scipovas ses lingvojn, kaj dum la aranĝo estas kutime aŭdi ankaŭ lingvojn, pri kiuj vi neniam aŭdis antaŭe.

La poliglotojn atendas 4 tagoj plenaj de prelegoj kaj prezentoj, dum kiuj la partoprenantoj kundividos sian sperton pri lingvolernado kaj traktos ankaŭ diversajn temojn, kiuj rilatas al lingvoj. Tamen ne temas pri formala konferenco, sed “renkontiĝo” en la laŭvorta signifo: la prelegojn akompanas interesa vespera programo, ekzemple plurlingvaj ludoj kaj kvizoj, multlingvaj koncertoj, internacia vespero kaj similaj. Vidu mem, kiel aspektis la pasintjara Poliglota kunveno:

Polyglot Gathering estas neformala evento, kiu ĝis nun okazadis unufoje jare en Berlino. Ĉi-jare la organizantoj el Berlino decidis kunlabori kun Lýdia Machová el Lingva mentorado, kiu helpas homojn lerni lingvojn per si mem, kaj Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E@I, kiu staras malantaŭ multaj sukcesaj lingvolernaj retejoj (slovake.eu, lernu.net, deutsch.info, mluvtecesky.net, lingvo.info), por transpreni la aranĝon al Bratislavo. Por multaj poliglotoj, kiuj regule partoprenas la aranĝon, tio estas bonvena ŝanĝo, ĉar tiel ili povos ne nur vidi siajn amikojn, ekzerci malpli uzatajn lingvojn kaj pasigi agrablan semajnon, sed ankaŭ ekkoni novan landon, pri kiu ili kutime malmulton scias.

Dum la unua monato de vendado de enirbiletoj senhezite aliĝis pli ol 100 lingvemuloj el 37 landoj, kiuj jam antaŭĝojas pri Bratislavo. La organizantoj preparas por ili interesajn programerojn, kaj ĉi-jara novaĵo estas, ke la programo ne finiĝos per la oficiala 5-taga Poliglota kunveno. Interesiĝantoj havos eblon ekkoni pliajn partojn de Slovakio, interalie Liptov kaj Banská Štiavnica.

La ĉefa parto de la 5-taga aranĝo estos prelegoj de la poliglotoj pri diversaj temoj rilataj al lingvoj kaj lingvolernado, kiuj estos prezentataj en pluraj lingvoj de la mondo. La partoprenantoj tiel kundividas metodojn por lerni grandan nombron da lingvoj, teni ilin aktivaj, plibonigi sian akĉenton, ktp. Ŝatataj estas ankaŭ metiejoj, dum kiuj oni prezentas konkretan lingvon el la vidpunkto de homo, kiu volas lerni ĝin kiel fremdan lingvon. Ne estas malkutima afero, ke la lingvemuloj revenas de la Poliglota kunveno kun nova listo de lingvoj, kiuj ekinteresis ilin, kaj ofte kun libroj aŭ aliaj materialoj, por povi tuj komenci.

La Poliglota kunveno ne estas konferenco, sed fakte “renkontiĝo”, dum kiu ĉefe temas pri plifirmigo de la poliglota komunumo. Multaj konas unu la aliajn de la antaŭaj eventoj aŭ de YouTube-kanaloj aŭ blogoj. Pro tio estas tre vigla kaj bunta etoso inter la prelegoj, ĉe tagmanĝoj kaj dum la vespera programo. Poliglotoj ja babilas en ĉiuj eblaj lingvoj. Ĉirkaŭ ĉies kolo pendas nomŝildo, sur kiun oni skribas la lingvojn, en kiuj aliaj partoprenantoj povas alparoli tiun homon. Oni kutime interkonatiĝas en la angla, sed jam de la dua frazo oni ofte transiras al alia lingvo laŭ elekto el la nomŝildo. Por multaj poliglotoj, tia renkontiĝo estas malofta okazo praktiki lingvojn, kun kiuj ili ne havas vivan kontakton. Tiel vi povas aŭdi homojn, kiuj interŝanĝas impresojn de la hieraŭa amuziĝo en la latina aŭ priparolas la antaŭan prelegon en la tamanga lingvo. Plej popularaj tamen estas la eŭropaj lingvoj, kaj surprize granda proporcio de la poliglotoj scipovas ankaŭ Esperanton.

Se la aranĝo ekinteresis vin, vidu la kompletan retejon en la angla.

Kaze de demandoj, ni volonte diros al vi pli pri la preparata evento. Kontaktu nin.