Polyglot Gathering 2024

La Esperanta traduko estas 99% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.
Rete
29-a de februaro ĝis 3-a de marto 2024
Prago, Ĉeĥio
15-a ĝis 19-a de majo 2024

Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?

Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!

Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?

Ĉu vi pretas por duobla poliglotumado en 2024?

Ĉi jare ni pretigas du eventojn por vi:

29-a de februaro – 3-a de marto
Rete
15–19-a de majo
Prago, Ĉeĥio

Kion diris la partoprenantoj pri la antaŭaj eventoj?

Kiom da lingvoj mi devas paroli por aliĝi?

Vian gepatran lingvon! Jen ĉio.

Ne estas postulo paroli multajn lingvojn. Gravas nur via aliro al ili: se vi amas lerni lingvojn kaj vi volas renkonti samideanojn, kiuj same amas lingvojn, Polyglot Gathering estas la ĝusta loko por vi!

Kial indas aliĝi?

Renkontu novajn amikojn

Se vi pensas ke lerni lingvojn estas bonega libertempa aktivaĵo kaj vi lernas novajn kaj novajn en via libera tempo, kie alie vi trovos pli ol 500 homojn kun ĉi tiu pasio? ? Ĝi estas la plej bona loko por trovi samideanajn amikojn.

Renkontu aliajn profesiulojn

Partopreni en la Polyglot Gathering certe helpos al vi, se vi estas prilingva profesiulo, instruisto, interpretisto aŭ tradukisto, kaj ŝatus celkonscie retumi kun samideanoj, diskonigi vian paradigmoŝanĝigan aliron al lingvolernado sen strebado reinventi la radon. Se tiuj temoj allogis vin al tiu ĉi retejo, nu, ni nepre parolu kun vi dum la evento!

Vizitu la koron de Ĉeĥio

Ĉeĥio estas lando, kiu devus esti en via vojaĝlisto. Kun siaj ĉarmaj historiaj urboj, pitoreskaj vilaĝoj kaj diversa natura beleco, ĉi tiu mezeŭropa juvelo ofertas ampleksan gamon de vidindaĵoj kaj spertoj. Estas io por ĉiuj ĉi tie, do nepre plilongigu vian viziton kaj esploru la unikajn kaj allogajn aspektojn de Ĉeĥio!

Plibonigu vian ĉeĥan

Esplori la ĉeĥan lingvon en Prago estas inda sperto. Kvankam majstri la frazon strč prst skrz krk eble ne estas nepraĵo, eĉ ĉiutagaj vortoj kiel čtvrtek (ĵaŭdo) kaj zmrzlina (glaciaĵo) povus esti sufiĉe malfacilaj! Lernado de la ĉeĥa malfermas pordojn al aŭtentaj interagoj, kulturaj komprenoj kaj pli profunda ligo kun la vigla atmosfero de Prago.

Vojaĝu

Vojaĝu en Centra kaj Orienta Eŭropo: Germanio, Pollando, Slovakio, Aŭstrio ĉiuj estas en la Schengen-Areo, kaj ne estas kromkostoj por poŝtelefonaj vokoj aŭ interreto, kio multe plifaciligas vojaĝadon.

Kion homoj faras dum Polyglot Gathering?

ĉeestas prelegojn kun praktikaj konsiloj pri lingvolernado kaj multaj interesaj temoj rilataj al lingvoj (plejparte en la angla sed ankaŭ en aliaj lingvoj), kaj eĉ proponas sian propran
dividas siajn proprajn konsilojn, ideojn kaj ekkomprenojn en "Lightning talks" (spontaneaj mallongaj prelegetoj)
ĉeesti atelierojn pri nefamaj lingvoj aŭ lingvolernadaj kompetentoj
alparoli alian partoprenanton en ajna komuna lingvo (ĉiu surhavas nomŝildon kun la lingvoj kiujn tiu ŝatus paroli)
sociumi inter programeroj en ujutna renkontiĝejo , kiel ekzemple la Senangla Ejo, la tabloludejo, la kafpaŭzejo (kun senpaga kafo!) aŭ la sponsorejo
ĝui plurlingvajn koncertojn, aktive partopreni en kultura vespero
viziti la urbon kaj ĉirkaŭaĵon, lokajn librovendejojn kaj gustumi la lokan kuirarton en trinkejoj aŭ restoracioj
kunhavigi malnovajn lingvolibrojn aŭ manĝaĵon/trinkaĵon el sia lando

Polyglot Gathering en bildoj

Kiu organizas ĉi tiun eventon?

La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.

La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide.

La agadoj de tiu organizo estas realigataj kongrue kun tiu vizio, kaj kun la helpo de internacia teamo de volontuloj. Tiuj agadoj inkluzivas organizadon kaj subtenadon de projektoj, kiuj disvastigas la gravecon kaj utilecon de senbara internacia komunikado.

Se vi ŝatas la laboron de ĉi tiu organizo rilate al Polyglot Gathering kaj vi volus kontribui al realigado de ĝiaj projektoj, bonvolu konsideri subteni ĝin finance por helpi certigi la daŭripovecon de ĝiaj projektoj.

Aliĝi al Polyglot Gathering 2024